Esperantigo

Kiam vi uzas Telegram, vi uzas unu el la diversaj aplikaĵoj por poŝtelefonoj kaj komputiloj. Nun la plej gravaj oficialaj aplikaĵoj de Telegram estas jam tradukitaj al Esperanto kaj provlegitaj de pluraj personoj (la reta versio ankoraŭ ne).

Robin van der Vliet komencis tiun traduklaboron fine de 2015. En 2018 nova tradukejo estis lanĉita en kiu Esperanto trovis lokon. Ekde tiam Yves Nevelsteen kunlaboras pri la traduklaboro. Por Telegram ni multe uzis kaj kontribuis al la projekto Komputeko. Komence de aprilo 2020 la traduko estis finpretigita por ĉiuj oficiale tradukeblaj versioj. Entute temas pri pli-malpli 16 000 frazoj.

La traduko tamen ankoraŭ ne estas oficiala. Por helpi oficialigi ĝin, vi povas uzi kaj testi la tradukon (kaj inviti viajn Esperanto-amikojn amase ankaŭ uzi ĝin), por trovi la lastajn erarojn kaj por montri al Telegram, ke ĝia oficialeco estas dezirata de la komunumo.

Se vi volas kontribui al la traduko kaj partopreni en diskutoj pri ŝanĝoj, vi ankaŭ povas aliĝi al la Telegram-grupo @translation_eo. Tio estas la plej bona loko por atentigi nin pri eble trovitaj eraroj.

Uzi Telegram en Esperanto »